Game afternoon / Ludoposttagmezo / Spielnachmittag


Details
The monthly game afternoon continues!
public transportation: U6 Seestraße or Rehberge
Thanks! - Jessica
Al la junia renkontiĝo venis 17 homoj kaj unu hundo (!) por kunludi, babili, aŭ saluti nin. La ludantoj ludis: 6 Nimmt (Take 5), Ursuppe (Primordial Soup), Wizard, Spot It, Indigo, Hive, kaj Tabu en Esperanto.
La sekva ludado okazos je sabato, la 12a de julio, ekde la 14a horo kiel kutime.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Ankaŭ, BONVOLU NE FORGESI PAGI! Jam dufoje estis partoprenantoj (aŭ almenaŭ homoj kiuj sidis ĉe nia tablo) kiuj forgesis pagi, kaj aliaj devis iom donaci. Tio estas ĝena kaj por ni kaj por la kafejo, do nepre memoru pagi antaŭ kiam vi foriras, aŭ pagu tuj kiam vi mendas. Antaŭdankojn! :)

Game afternoon / Ludoposttagmezo / Spielnachmittag