Vizito de Esperantistoj el Tanzanio

Hosted by Esperanto-Ottawa

Public group

Canceled

Location image of event venue

Details

S-ro Aloyce Ambrose Magari kaj S-ro Fesal Duchi Mahmoud, du Esperantistoj el Tanzanio, baldaŭ vizitos Otavon kaj ni renkontiĝos kun ili sabaton, la 15an de junio, por lunĉo en Otava restoracio kaj poste iom da piedirado tra parto de Otavo.

Ankaŭ komencantoj estas bonvenaj!

LOKO: Métropolitain Brasserie Restaurant, 700 Sussex Drive (ĉe la angulo de Sussex kaj strato Rideau)

DATO KAJ HORO: La 15an de junio je 12h00

>>>>> Se vi planas veni al la lunĉo, bonvolu indiki tion por ke mi sciu por kiom da homoj mi faru rezervon en la restoracio. Antaŭdankon! La rezervo estos sub la nomo: Bruce Crisp

De la urbocentro, estas facile piediri al la restoracio Métropolitain. Se vi venos buse, uzu iun ajn buson kiu iras al Centre Rideau Centre. De tie, estas nur unu-du minuta piediro al la restoracio. Se vi venos per aŭto, estas pluraj parkumejoj proksime, ekz-e sur la strato George, kaj de tie estas 4- aŭ 5-minuta piediro.

S-ro Magari kaj S-ro Mahmoud sendas jam nun siajn salutojn al ĉiuj membroj de nia Meetup-grupo kaj al Esperanto-Rondo de Otavo. Foto de s-ro Magari akompanas ĉi tiun anoncon. (Se vi alklakas la foton ĝi pligrandiĝas.)