
What we’re about
Esperanto is an incredibly easy-to-learn "international auxiliary language" that was developed in 1887 and is now spoken in countries throughout the world, used for international travel and understanding. In fact, it is by far the most widely and effectively used among such conceived languages. For more information on Esperanto, see http://esperanto.net/info/index_en.html
Upcoming events (4+)
See all- Paralela Universo 2025The Clay Pit, Austin, TX
Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj inkluzivos tagmanĝon, grupan agadon, vespermanĝon, kaj daŭros la tutan posttagmezon ĝis la vespero.
GRAVE: SE VI VENOS, RESPONDU AL ĈI TIU INVITILO, POR KE NI POVU REZERVI TABLON SUFIĈE GRANDAN!
Jen la programo:
12:00 atm - Tagmanĝo ĉe The Clay Pit (1601 Guadalupe St, Austin, TX 78701) (Nur porinforme: estas plur-etaĝa parkejo trans strato 16th kiu devus esti senpaga en sabato).
3:00 ptm - Vizito al la Muzeo de Historio de Teksaso (1800 Congress Ave.
Austin, TX 78701) (Enirbiletoj kostas po $15)5:30 ptm - Vespermanĝo ĉe Pho Thái Son (1908 Guadalupe St, Austin, Texas 78705)
Homoj ne devas ĉeesti ĉiun programeron kaj rajtas veni nur tagmanĝi, nur viziti la muzeon, aŭ nur vespermanĝi —sed se vi volas ĉeesti la tutan tagon, des pli bone!
Ni tamen petas, ke se vi venos, ke vi jesu al la invitilo kaj indiku kiu(j)n programero(j)n vi ĉeestos, por ke ni povu rezervi tablon laŭeble.
Venigu tabloludojn aŭ kartludojn laŭplaĉe!
Bonvole laŭeble surhavu Esperantan T-ĉemizon aŭ pinglojn por pli vidigi nian grupon.