Somera Pikniko


Details
La Esperanto-Rondo de Toronto invitas vin al nia tria somera ekskurso por 2015.
La pikniko okazos sabaton, la 18an de Julio, en la parko Kew Gardens en la bela kvartalo The Beaches. Informoj pri la parko troviĝas ĉe http://www1.toronto.ca/parks/prd/facilities/complex/107/index.htm. La adreso de la parko estas 2075 Queen Street East, kiun oni povas uzi por trovi direktojn interrete. La plej proksima municipa parkumejo al la parko estas Carpark 48 ĉe 85 Lee Avenue (http://parking.greenp.com/parking-info/carpark-info/48_85-lee-avenue.html). La retpaĝo pri la parko ankaŭ havas ligilon al vojaĝplanilo de la TTC kun la parko kiel la celloko.
Ni piknikos en suda parto de la parko, proksime al la lagego. Sekvu la piedvojojn tra la parko ĝis vi trovos kelkajn longajn pikniktablojn. La unuaj homoj ĉeestos je 11:00, kaj daŭros dum la posttagmezo, do vi povas veni kiam ajn plaĉas al vi.
Bonvolu kunporti viajn proprajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Ni NE provizos telerojn, manĝilojn, k.t.p., do, sandviĉoj kaj similaj manĝaĵoj taŭgas. Ekzistas kelkaj diversaj eblecoj por aĉeti manĝaĵojn ĉe Queen Street East.
Proksime al la pikniktabloj troviĝas publikaj necesejoj kaj granda kampo por ĵetludoj, k.t.p. Promenu laŭ la ligna trotuaro, kaj ĝuu la malstreĉigan etoson tiel longe, kiel vi volas!
Pri Kew Gardens:
Ĉi tiu okupata 6.5-hektara parko troviĝas en la kvartalo The Beaches, kaj etendiĝas de Queen Street East ĝis la lagbordo. Laŭ ĝia rando ĉe Queen Street East vi trovos cenotafon, sezonajn florbedojn, kaj bibliotekon. La interno de la parko havas vadejon kaj infanludejon; piedvojojn; naturigitajn kaj malfermajn herbokovritajn areojn; bazopilkan rombon; kaj muzikkioskon uzatan por iuj el la multaj eventoj, kiuj okazas en ĉi tiu parko. Kie la parko limas la plaĝon, troviĝas tenisejo; sportejo, kiu fariĝas artefarita glitejo dum la vintro, kaj kiun oni uzas por aliaj sportoj dum la somero; enfermita vintra fajrkavo; kaj konstruaĵo kun vestoŝanĝejoj, necesejoj, manĝetejo, kaj akvbotelplenigejo.
Ĉe la suda ekstremaĵo de Lee Avenue troviĝas la Gardener's Cottage (dometo de la ĝardenisto) — historia konstruaĵo ankaŭ konata kiel Kew Williams House (domo Kew Williams) — ĉirkaŭata de ĉarmaj sezonaj plantaroj. Ĉe ĝia suda ekstremaĵo ĉi tiu parko limas la lignan trotuaron kaj strandon, kiuj etendiĝas laŭlonge de la bordo de la Lago Ontario. Ĉi tiu areo ankaŭ estas konata kiel Beaches Park, kaj enhavas ĉirkaŭbaritan lokon, kie hundoj rajtas ĉeesti sen kondukŝnuroj, aldone al la bone konata vivgardistejo Leuty.

Somera Pikniko