MEKARO 2024


Details
MEKARO 2024
La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en Majo, t.e., la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario.
[www.mekaro.ca](https://esperanto.qc.ca/mekaro2024/)
Ĉi-jare, MeKaRo okazos en Montrealo, de sabato la 18-a ĝis dimaĉo la 20-a de majo 2024. Bunta programo atendas vin, kun vizito al Biodôme, promenoj en la urbo kaj eĉ ekskluziva postkonferenca vizito al la tombejo Mont-Royal, kie estas enterigitaj membroj de la familio de L.L.Zamenhof (iniciatinto de Esperanto), kie estas enterigitaj. Ni malkovros la historion de lia vizito al Montrealo. Ni esperas vidi vin!
Kunvenejo:
La alveno okazos en restoracio Végo, 12:00h ĝis la 15:00h (1720 rue St-Denis). La vespera programo okazos en ĉambro de la kunvenejo Centre Saint-Pierre, kies adreso estas: 1212 rue Panet, Montréal, QC H2L 2Y7
Centre Saint-Pierre estas apud la metrostacio Beaudry, en la urbocentro.
Informoj:
Por pli da informoj inkluzive de la programo, vizitu la eventon sur EventaServo.
COVID-19 safety measures

MEKARO 2024