Skip to content

Details

Katalin KOVÁTS estis invitita de la Aŭstralia Esperanto-Asocio por instrui kaj prelegi ĉe la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso kaj Somerlernejo en Melburno. Ŝi poste vizitos Sidnejon, speciale por paroli ĉe Esperanto-Domo.

Katalin estas hungara esperantisto, pedagogo, lingvisto, esperantologo, kaj trejnisto, loĝanta en Nederlando. Ŝi havis postenon en la hungara universitat-ranga katedro de aplikata lingvistiko. Krom doni teoriajn lekciojn, ŝi ankaŭ trejnis lingvoinstruistojn pri metodologio. Siajn spertojn ŝi aktive uzas en la plibonigo de la Esperanto-instruado. Ŝi estis kunlaboranto de la gazeto Monato ekde 1994 kaj estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR) de 1994 ĝis 2006. En 2001 ŝi fondis la ret-portalon edukado.net, kaj daŭre redaktas ĝin. Ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto kaj estro de la ekzamen-komisiono de UEA.

Ne maltrafu tiun specialan oportunon aŭdi unu el la plej elstaraj homoj en la Esperanto-movado.

Events in Redfern, AU
Teachers
International Travel
English
Esperanto
Language & Culture

Members are also interested in