Filmo spektado kaj diskuto
Details
Esperanto NSW anoncas, ke ni ekhavos monatan membrokunvenon por amuzi kaj klerigi. Do, ĉiuj membroj de Esperanto NSW estas invitataj. La kunveno okazos la 1an sabaton de ĉiu monato.
Ni anoncos la detalojn de la julia kunveno poste. Sed unue por Junio:
Dato: Sabato, la 6a de Junio
Tempo: 5:30 ptm – 8:30 ptm
Por nia kunveno, Maxime proponas spekti la filmon Se ĉiuj homoj el la mondo…, kaj diskuti pri la enhavo. La filmo mem daŭros 1 horon kaj 13 min.
Jen la intrigo de la filmo laŭ Vikipedio:
“Franca fiŝkaptista ŝipskipo en la Norda Maro iĝas senkapabligita post manĝado de poluita manĝaĵo en la mezo de ŝtormo. La rakonto sekvas la klopodojn de internacia kolekto de radioamatoraj operatoroj por liveri antidoton.”
Kun helpo de tri aliaj homoj, Maxime subtitoligis ĝin antaŭ kelkaj jaroj.
La interesa afero estas la tre internacia etoso: eblas aŭdi multajn lingvojn, eĉ se ĉefe estas en la franca kun akĉentoj de diversaj landoj.
Ligilo al la vikipedia artikolo:
eo.wikipedia.org/wiki/Si_tous_les_gars_du_monde
Manĝetoj disponeblos post la leciono por komencantoj, kiu okazos inter 2:00 kaj 5:30 ptm.
Se eblas, bonvolu indiki vian partopreneblecon ĉi tie.
Dankon, kaj ĝis la revido sabaton 5.30 ptm!
