Kluba Kuna Kafumo en Ŝefildo
Details
La Notinghama Esperanto-Klubo kaj la Skiptona Esperanto-Grupo kunorganizis eventon en la urbcentro de Ŝefildo ĉe kafejo 200°, Strato Division (loko, kiu proksimume troviĝas meze inter niaj du urboj). Ĉiuj Esperantistoj de ie ajn bonvenos kaj bonvole retmesaĝu, se intencante ĉeesti. Nia plano estas simpla: Sociumi, babili Esperante, kaj trinki kafon.
Publiktransporte, la loko estas facile atingebla de la stacidomo aŭ piedire, aŭ trame, aŭ aŭtobuse, kaj estas simile simple per aŭto, kun multe da oportunaj verturilejoj en la areo.